SPECIES
Gromia sphaerica estas amoboforma unuĉelulo, vivanta sur la oceana fundo. Ĝi povas havi la diametron de 3-4 cm, tiel ĝi estas unu el la plej grandaj unuĉeluloj. La specio estis malkovrita en 1994 ĉe Omano kaj priskribita en 2000 fare de teamo de Andrew J. Gooday. Gromia sphaerica havas kuglo- aŭ vinberformon kaj havas diametron de 4,7 ĝis 38 mm, averaĝe 15 mm. Ĝi havas brunetan, flekseblan eksteran ŝelon, sub tiu maldikan, malhelverdan protoplasman tavolon. Oni malkovris koloniojn el ĝi en la Araba maro kaj antaŭ la Bahamoj. Antaŭ la bordoj de Omano, ili vivas en profundo de 1200 ĝis 1600 metrojn, antaŭ Pakistano ĝis 1800 m kaj antaŭ la Bahamoj en profundo de 750 ĝis 780 m. Gromia sphaerica moviĝas malrapide sur la sedimento kaj postlasas 50 cm longajn profundajn, bone rekoneblajn spurojn. Tiujn spurojn oni jam trovis en praaj fosiliaĵoj, tiel oni supozas ke similaj unuĉeluloj vivis jam antaŭ 1,8 miliardoj da jaroj.
via GBIF
圆球网足虫(Gromia sphaerica)是一种大型的,為單細胞生物,屬於絲足蟲門网足虫属,是該屬中体型最大的物種。本種最早於2000年时在阿拉伯海1163米至1194米处发现,直徑介於4.7毫米至3.8厘米間,殼體一般為球狀,表面有孔洞而呈蜂窩狀,底部有絲狀構造附著於海床。 2008年,研究人員在巴哈馬附近海域再次發現了圆球网足虫,直徑約為3厘米,且在泥沙中留下了長達50公分的爬痕,此為首次有單細胞生物留下爬痕的紀錄。有些前寒武紀的遺跡化石也有類似的爬痕,過去一般認為是較複雜的多細胞生物留下的,此發現說明了這種爬痕也可能是圆球网足虫等單細胞生物所留下。
Abstract from DBpedia / Wikipedia · CC BY-SA
via Wikidata · CC0
via Wikidata sitelinks · CC0
Discovered by embedding cosine similarity (sentence-transformers MiniLM, 384-dim).