
FAMILY
La Rinofrinedoj aŭ laŭ la latina scienca nomo Rhinophrynidae, estas familio de ranoj kiuj enhavas unu vivanta genron, nome la monotipa Rhinophrynus,[1][2][3][4] kaj nombrajn fosiliajn genrojn.[3][5][3] Tiu familio estas foje konata kiel Meksikaj nestotruaj bufoj[1] aŭ pli simple kiel nestotruaj bufoj.[2] Rhinophrynus loĝas en Centrameriko norde el Kostariko al Meksiko kaj Teksaso.[1] Fosiliaj trovaĵoj de Rinofrinedoj venas el Meksiko, Usono kaj Kanado.[5] Rhinophrynus estas trunestulo kiu manĝas formikojn kaj termitojn.[2][4] Sistematiko La Rinofrinedoj estas la frata taksono de Pipedoj.[1] La klado formita de tiuj du genroj estas foje referencataj kiel Xenoanura[4] aŭ superfamilio Pipoidea.[6] Genroj Nuntempaj genroj:[1][2][3] Rhinophrynus Fosiliaj genroj:[3][5] Chelomophrynus Eorhinophrynus Rhadinosteus La afineco de Eorhinophrynus estas necerta.[3] Referencoj ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Frost, Darrel R. (2016)Rhinophrynidae Günther, 1859. Amphibian Species of the World: an Online Reference. Version 6.0. American Museum of Natural History. Alirita 22 April 2016. ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 Rhinophrynidae. AmphibiaWeb: Information on amphibian biology and conservation. [web application]. Berkeley
via GBIF
via Wikidata · CC0
via Wikidata sitelinks · CC0
Discovered by embedding cosine similarity (sentence-transformers MiniLM, 384-dim).